Bonvenon
Aktualaĵoj
Bazaj  ideoj
Organizo
Statuto
Membreco kaj servoj
UNU MONDO  kaj  EDE
Reprezentantoj
Helpa  agado
Impressum/respondeco

UNU MONDO

Esperantista partio por justa tutmondiĝo

 

 One World Party       Eine-Welt-Partei

 

 

  

 

 

Tri (el ses) estraranoj de UNU MONDO elektitaj en la fondokunveno la 1-an de novembro 2009 en Wiesbaden, Germanio

  

 

 

UNU MONDO (mallonge UM) estas tutmonda politika partio. Ĝi aktivas por Esperanto - kaj pere de Esperanto por mondo pli paca, pli justa kaj pli humana. Per strategio de etaj paŝoj, ĝi deziras subteni kompreniĝon, pacon, demokration, homajn rajtojn kaj mediprotektadon tutmonde, kaj malpliigi la abismon inter riĉaj kaj malriĉaj landoj.   

 

UNU MONDO jam havas reprezentantojn en 16 landoj kaj deziras partopreni en balotoj ĉie en la mondo. En Germanio estas planite, ke UNU MONDO („EINE WELT“) partoprenos en la Eŭropaj Balotoj en majo 2014.

 

Nuntempe UNU MONDO ne multe aktivas sur tutmonda nivelo, sed abundas la agado de la germana sekcio Eine-Welt-Partei. Jen ties programo por la EU-Balotoj 2014 en libera esperanta traduko.

 

Por partopreni en la Eŭropaj Balotoj 2014, UNU MONDO devas kolekti ĝis fine de februaro 2014 entute 4.000 subtenajn subskribojn de germanoj aŭ EU-civitanoj loĝantaj en Germanio. Jen pliaj informoj en germana lingvo.

 

Bonvolu viziti ankaŭ nian grupon UNU MONDO ĉe Facebook.

UNU MONDO  | www.unu-mondo.org