Fondaĵo Unu Mondo

Stiftung für die Eine Welt

 

[Hejmpaĝo de UNU MONDO] 


 

La „Fondaĵo Unu Mondo“ (germane: „Stiftung für die Eine Welt“) fondiĝis la 14-an de decembro 2009 kiel subfondaĵo de la Fondaĵo Mondo (Stiftung Mondo - Esperanto Bürgerstiftung). Ĉi-lasta fondaĵo transprenas gravan parton de ĝia administra laboro.

 

La ĉefa celo de la "Fondaĵo Unu Mondo" estas plibonigi – precipe je longa vido – la vivkondiĉojn de homoj en la tuta mondo per subteno de projektoj en la sekvaj sferoj: evolua kunlaboro, mediprotektado, kompreniĝo inter la popoloj, kaj edukado favore al daŭripova evoluo, sociala konduto kaj tutmonda pensado. La fonditoj konscias pri tio, ke la uzado de Esperanto povas helpi en la realigo de tiaj celoj. 

 

La fondaĵo intencas subteni (verŝajne ekde la fino de 2010) en ajnaj landoj projektojn favorajn al tiuj ĉi celoj. Prezidantino de la fondaĵo estas Nan Matthias-Wang, vicprezidanto ŝia edzo Ulrich Matthias.

 

La komenca baza kapitalo estas 5.000 €. Tiu ĉi baza kapitalo ne estu tuŝata, sed ĝiaj interezoj (ĉ. 150 € jare) kaj pliaj donacoj estu uzataj por subteni projektojn konforme al ĝia statuto.

 

La fondaĵo profitas de la impostaj avantaĝoj de komun-utilaj organizoj en Germanio. Lige kun tio, ĝi respondecas pri tio, ke ĝiaj financaj rimedoj estas efike uzataj favore al ĝiaj celoj. Sekve ĝi povas plej facile subteni aliajn organizojn jam agnoskitajn kiel komun-utilaj en Germanio (ekzemple la subtenan asocion de la infanvilaĝo "Bona Espero"); tamen ĝi povas ankaŭ rekte subteni projektojn, kies aktivuloj promesas sendi pruvilojn pri efika uzado de la subteno.

 

Ĉar donacantoj en aliaj landoj ol Germanio antaŭvideble apenaŭ havos ŝancon ekhavi impostajn avantaĝojn, povus esti pli facile, se homoj en tiaj landoj rekte subtenas agadojn. Sed ni esperas, ke almenaŭ en Germanio la fondaĵo trovos pli kaj pli da mecenatoj.

 

La fondaĵo similas al la tiel nomataj „parti-proksimaj“ fondaĵoj en Germanio. Ĉiu grava politika partio en Germanio havas tian fondaĵon (krom naciismaj partioj, kies pozicioj tro malproksimas de la principo de komun-utileco). Tiaj fondaĵoj ne rajtas mem agi politike nek financi projektojn kun unuavice politika karaktero, sed povas reprezenti kaj subteni la bazajn politikajn principojn de la koncerna partio, ekzemple strebadon al mediprotektado aŭ solidareco. La fondaĵoj ekzistas ĉefe pro tio, ke la germana imposta juro strikte distingas inter politika kaj komun-utila agado.

 


 

Adreso:

 

Stiftung für die Eine Welt

Nan Matthias-Wang

Rückertstr. 6

65187 Wiesbaden (Germanio)

<nmw (ĉe) unu-mondo.org>

 


 

Wiesbaden (Germanio), 2009-10-25; lastaj ŝanĝoj: 2009-12-20

 

Ulrich Matthias <um (ĉe) unu-mondo.org>