UNU MONDO

Esperantista partio por justa tutmondiĝo

 

Kalendaro: aranĝoj kaj balotoj

 

[Hejmpaĝo de UNU MONDO]


 

Jen listo de aranĝoj, en kiuj verŝajne partoprenos aktivuloj de UNU MONDO por prezenti aŭ diskonigi la partion.

 

27.12.2009-03.01.2010: 8-a Novajara Renkontiĝo de Esperantoland en Saarbrücken, Okcidenta Germanio. Ulrich Matthias kaj Bert Schumann proponis prelegon kun diskuto pri la temo „EDE kaj UNU MONDO".

 

27.12.2009-03.01.2010: 26-a Internacia Festivalo en Nördlingen, Suda Germanio. Alfred Schubert prezentos la partion UNU MONDO.

 

12.-16.05.2010: 2-a Germana Ekumena Foiro (2. Ökumenischer Kichentag) en Munkeno, Suda Germanio. Kadre de tiu ĉi grandega aranĝo kun ĉ. 200.000 partoprenantoj ĉ. 1.000 asocioj, kiuj aktivas por kristanismo kaj/aŭ por pli bona mondo, prezentos sin per informstando en la Munkena Foirejo. Unu el tiuj ĉi asocioj estos Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kies stando estos en la sekcio „justa tutmondiĝo“. Esperantistoj povos informi tie pri KELI, sed laŭokaze ankaŭ pri UNU MONDO, kies celoj tre bone harmonias kun tiuj de la Ekumena Foiro. Ni havos tie tre bonan okazon por kontakti aliajn organizojn, kiuj aktivas por pli bona mondo.

 

21.-25.05.2010: German-Franca Esperanto-Kongreso en Kaiserslautern, Okcidenta Germanio. Ulrich Matthias proponis kunvenon pri UNU MONDO.

 

27.06.-03.07.2010: 63-a IKUE-Kongreso (Katolika Esperanto-Kongreso) en Parizo. Ulrich Matthias proponis prelegon pri UNU MONDO.

 

01.-05.06.2011: 33-a Germana Eklezia Foiro (33. Deutscher Evangelischer Kirchentag) en Dresdeno, Orienta Germanio. En tiu ĉi aranĝo kun ĉ. 100.000 partoprenantoj prezentos sin ĉ. 700 asocioj per informstando. UNU MONDO povos havi tie propran standon.

 

Somero 2011: 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. Ni antaŭvidu ĉi tie membrokunvenon de UNU MONDO kaj abunde informu pri nia aktivado.

 


Kiel videblas, la aranĝoj menciitaj ĉi tie okazos en aŭ apud Germanio, kaj parto de ili estas ligita al kristanismo. Tamen ni kompreneble tre bonvenigas ĉiajn aktivadojn por prezenti la partion ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kaj same ankaŭ en aranĝoj de aliaj religioj.


 

Jen listo de balotoj, en kiuj UNU MONDO antaŭvideble partoprenos.

 

Rimarko: En Germanio UNU MONDO partoprenos en balotoj antaŭvideble sub la nomo „Eine-Welt-Partei“ („Unu-Mondo-Partio“), kiu uzos la mallongigon „EINE WELT“ („UNU MONDO“) kaj eble la nom-aldonon „für Esperanto und eine gerechte Globalisierung“ („por Esperanto kaj justa tutmondiĝo“).

 

Aŭtuno 2013: Balotoj de la germana federacia lando Hesio. En tiuj ĉi balotoj ĉ. 4,4 milionoj da homoj el la urboj Frankfurto, Wiesbaden, Kassel kaj Darmstadt kaj ties ĉirkaŭajoj havos voĉdonrajton. Por partopreni en la tuta federacia lando, UNU MONDO devos kolekti 1.000 subtenajn subskribojn inter la 4,4 milionoj da voĉdonrajtaj civitanoj. Krome ne ekzistas aparte gravaj obstakloj. Anstataŭe, UNU MONDO povus ankaŭ partpreni nur en kelkaj el la 55 balotaj distriktoj. Tiucele necesas po 50 subtenaj subskriboj. Tia partopreno plej facile sukcesos en la unua balota distrikto de Wiesbaden (kie ĉ. 100.000 homoj havas voĉdonrajton).

 

Printempo 2014: Eŭropaj Balotoj. UNU MONDO planas partopreni la balotojn en Germanio kaj laŭeble ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropa Unio. Tiucele ni interkonsentu kun Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE). Laŭeble en la unuopaj landoj partoprenu tiu el la du politikaj movadoj, kiu estas pli forta; tamen tiel longe, kiel neniu el ili havas seriozan ŝancon akiri seĝon en la Eŭropa Parlamento, ni ne kategorie ekskludu partoprenon de ambaŭ movadoj. La duobla partopreno ja ebligus veki duoblan atenton pri la celo de justa kaj efika komunikado en EU, kaj krome ebligus al ni eltrovi, kiu movado trovas pli da voĉoj inter la civitanoj.

 


 

Lastaj ŝanĝoj: 2009-11-22

 

Ulrich Matthias <um (ĉe) unu-mondo.org>