Statuto de la partio UNU MONDO
Akceptita de la fondokunveno en Wiesbaden (Germanio), 2009-11-01
§ 1 Nomo kaj jura statuso
La nomo de la partio estas UNU MONDO. Ĝi estas asocio sen jura personeco laŭ germana civila kodo (§§ 21-54 BGB) kaj akceptas membrojn el la tuta mondo.
§ 2 Celoj
UNU MONDO celas konservi kaj progresigi la mondon favore al longtempa bonfarto de la tuta homaro. Ĝi estas partio por tutmonda demokratio, homaj rajtoj, paco, justa monda ekonomio, pli justa kaj efika kompreniĝo inter la popoloj per la uzo de Esperanto, mediprotektado kaj daŭripova evoluo.
La lingvo Esperanto helpu plibonigi kompreniĝon kaj kunlaboron; ĝi servu al lingva egalrajteco kaj faciligu al homoj senti sin mondcivitanoj. Esperanto helpu ankaŭ realigi mondan demokration. Longtempa celo de UNU MONDO estas Monda Federacio konsistanta el egalrajtaj membroŝtatoj. Demokratie elektita Monda Parlamento ellaboru kelkajn bazajn leĝojn (ekzemple pri paco, ekologio kaj homaj rajtoj), kiujn la membroŝtatoj devige obeu, respondecante pri tio antaŭ Monda Tribunalo.
UNU MONDO forte subtenas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj la Universalan Deklaracion pri Lingvaj Rajtoj. La partio agadu por realigi homajn rajtojn, serĉante dialogon ankaŭ kun tiuj, kiuj malrespektas ilin. Ĝi subtenas ankaŭ la ideojn de justa komerco kaj de moninvestado laŭ etikaj principoj.
La partio celas realigi siajn celojn per informa agado kaj per partopreno en balotoj fare de ĝiaj landaj sekcioj. Krome la membroj de la partio estas alvokataj subteni ĝiajn celojn per sia vivmaniero laŭ la devizo „pensu tutmonde, agu loke“.
§ 3 Membriĝo
La partio akceptas individuajn membrojn. Ili devas aliĝi skribe aŭ retpoŝte, indikante sian kompletan poŝtan adreson. La membreco estas senpaga. Ĝi finiĝas fine de la 4-a jaro post la aliĝo, se la membro ne renovigas ĝin. Membriĝi rajtas ĉiu, kiu akceptas la statuton de UNU MONDO, ankaŭ se li aŭ ŝi jam membras en alia partio.
§ 4 Estraro
La membroj de la partio elektas estraron, kiu devas konsisti el minimume tri personoj. La estraro elektiĝas por oficperiodo de du jaroj.
§ 5 Elektoj
Elektoj povas okazi per persona, skriba aŭ retpoŝta voĉdono. Voĉdonrajton havas ĉiuj individuaj membroj en aĝo de almenaŭ 16 jaroj. Por akcepti proponon sufiĉas, ke la nombro de poraj voĉoj superu tiun de la kontraŭaj.
§ 6 Respondeco
La partio transprenas nenian respondecon. Pri ago farata nome de la partio ĉiam respondecas tiu, kiu faris ĝin.
§ 7 Landaj reprezentantoj
Ĉiu membro de la partio povas proponi sin kiel landan reprezentanton. Pri akcepto de la sinproponoj decidas la estraro.
§ 8 Landaj sekcioj
La estraro de UNU MONDO povas akcepti landajn sekciojn kiel suborganizojn. La suborganizo devas akcepti la bazajn celojn de UNU MONDO. La partio tamen lasas al ĝi iom da libero ekzemple rilate al la nomo de la landa sekcio kaj rilate al la demando pri la plej justa ekonomia sistemo.
§ 9 Rilato al aliaj partioj kaj asocioj
UNU MONDO klopodas amike kunlabori kun partioj kaj asocioj, kies celoj kongruas en gravaj punktoj kun ĝiaj celoj, ekzemple kun esperantaj organizoj kiel Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE), Universala Esperanto-Asocio (UEA), Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj la Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE). Ĝi laŭeble kunlaboru ankaŭ kun neesperantistaj asocioj kaj iniciativoj kiel la Mondfederalista Movado kaj la Kampanjo por la Establo de Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. UNU MONDO estas neŭtrala pri religio, sed apogas interreligiajn dialogojn, kiel formon de toleremo kaj interfratiĝo.
§ 10 Sidejo
La sidejo de la partio estas en la loko de ĝia administrado. Se tiu ĉi loko estas ekster Germanio, la sidejo estas en la loko de la germana landa reprezentanto.
Rimarko de Ulrich Matthias (2010-06-20): Estas planite iom ŝanĝi la statuton per membrokunveno en 2011 (verŝajne en la Universala Kongreso en Kopenhago). Ekzemple ni povus forstreki la mencion de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (se ni detale trastudas ĝin, ni verŝajne ne komplete konsentas pri ĝia enhavo). Same ni povus forstreki la mencion de AVE, kies sekretario ne deziras "konkurencon" de ni. Kelkajn instigojn por ŝanĝoj ni povos ĉerpi el la statuto de la germana sekcio de UM.