Bonvenon
Aktualaĵoj
Bazaj  ideoj
Organizo
Statuto
Membreco kaj servoj
UNU MONDO  kaj  EDE
Reprezentantoj
Helpa  agado
Impressum/respondeco

Aliĝu al la tutmonda esperantista partio

 

Vi povas aliĝi al la tutmonda esperantista partio UNU MONDO per retmesaĝo aŭ poŝta letero. Per la aliĝo vi akceptas la celojn de UNU MONDO menciitajn en ĝia statuto. La membreco estas senpaga.

 

Por aliĝi, kopiu la sekvajn liniojn en retmesaĝon, plenigu ilin kaj kaj sendu la mesaĝon al Ulrich Matthias: um (ĉe) unu-mondo.org . Ankaŭ eblas sendi aliĝon surpapere al Ulrich Matthias, Rückertstr. 6, 65187 Wiesbaden, Germanio.

 


  

Mi aliĝas al UNU MONDO.

 

Nomo kaj adreso:

 

Naskiĝdato (necesa nur, se vi havas malpli ol 18 jarojn):

 

Retadreso:

 

Loko kaj dato:

  


 

Servoj

 

Ĉar la membreco estas senpaga, vi ne povas atendi abundajn servojn - la membreco estas unuavice signo de subteno, sed kompreneble donas ankaŭ la eblecon kundecidi pri la evoluo de la partio. Tiuj membroj, kiuj indikas retadreson, ricevas malofte (verŝajne ĉirkaŭ 2-foje jare) retan cirkuleron. Krome ĉiu membro ricevas per retmesaĝo aŭ poŝta letero inviton al la membrokunveno, verŝajne unuafoje en 2011.

Ĉiu aktivulo de UNU MONDO povas peti senpagan plusendan retadreson laŭ la modelo xy@unu-mondo.org aŭ xy@eineweltpartei.de, kie xy estu laŭeble la unuaj literoj de la persona kaj la familia nomo.


 

Protektado de datumoj

 

La estraro de UNU MONDO pludonas la adresojn nur en kazoj, kiam tio povas esti necesa aŭ grava por la partio. En tiuj kazoj ĝi antentigas la ricevantojn pri la neceso trakti la adresojn kiel eble plej konfidence. La adresoj povas esti pludonataj ekzemple al kunlaborantaj asocioj, kiam tiuj petas pruvon pri iu minimuma membronombro, kaj al landaj reprezentantoj de UNU MONDO aŭ aliaj homoj komisiitaj pri fondo de landa sekcio; tamen tiuj estas petataj ne retmesaĝi al la membroj pli ol 2-foje jare. Ĝis nun neniu adreso estis pludonata al iu ajn institucio aŭ persono ekster UNU MONDO.

UNU MONDO  | www.unu-mondo.org